Referendumo en Sovetunio (1991)

Dimanĉe la 17-an de marto 1991 estis okazigita la referendumo pri la estonteco de Sovetunio kun la sekva demando al la voĉdonantoj:

«Ĉu vi konsideras necesa la preservadon de la Unuiĝo de Sovetaj Socialismaj Respublikoj kiel renovigita federacio de suverenaj egalaj respublikoj en kiuj estos plene garantiataj la rajtoj kaj libereco de unuopulo el ajna nacieco?»

En Kazaĥio ŝanĝiĝis la teksto de «egalaj suverenaj ŝtatoj» al «egalaj suverenaj respublikoj».

Kvankam la voĉdonado estis bojkotita de la aŭtoritatoj de Armenio, Estonio, Kartvelio (kvankam ne en la disiĝema provinco Abĥazio, kie la rezulto atingis 98% favore al ĝia konservado kaj en Sud-Osetio, Latvio, Litovio, Moldavio (kvankam ne en Ĉednestrio kaj Gagauzio). la partoprenado atingis 80% en Sovetunio. La referendumo estis aprobita almenaŭ de 70% el la voĉdonantoj en la aliaj naŭ respublikoj kiuj partoprenis. Temas pri la unua kaj ununura referendumo en la historio de Sovetunio, kiu estis malfondita la 26an de decembro 1991.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search